Botanikisto

Botanikisto aŭ plantosciencisto estas tiu sciencisto kiu okupiĝas pri botaniko. La profesio apartenas al la biologoj.

Karolo Lineo

Botanikistoplantosciencisto estas sciencisto kiu specializas en tiu studfako. La termino "botaniko" derivas el la vortoj de la antikve-greke βοτάνη, botanē signifante "paŝtejo", "herbaro", aŭ "furaĝejo"; βοτάνη estas siavice deriva el βόσκειν (boskein), "manĝi" aŭ "paŝtadi".[1][2][3] Tradicie, en botaniko estis inkludita ankaŭ la studo de fungoj kaj algoj fare de fungosciencistoj kaj algosciencistoj respektive, kun la studo de tiuj tri grupoj de organismoj restantaj ene de la sfero de intereso de la Internacia Botanika Kongreso. Nuntempe, botanikistoj studas proksimume 400,000 speciojn de vivantaj organismoj[4] el kiuj ĉirkaŭ 260,000 specioj estas vaskulaj plantoj kaj ĉirkaŭ 248,000 estas florplantoj.[5]

  1. Liddell & Scott 1940.
  2. Gordh & Headrick 2001, p. 134.
  3. Online Etymology Dictionary 2012.
  4. Bold 1977, p. 7.
  5. Judd et al. 2002, p. 2.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search